Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) avertis la internacian komunumon kontraŭ tutmonda malsato kaj ekstrema malriĉeco. Malsukceso konstrui pli fortikajn nutradajn aranĝojn kontraŭ klimataj ŝanĝoj fiaskigos la nutradan produktadon en pluraj regionoj kaj malplenumos la celojn por fini malsaton kaj ekstreman malriĉecon ĝis la jaro 2030.

 

Terkultivistoj alfrontas grandajn barojn, kiel ekzemple, malaliro al kredito kaj merkato, manko de klero kaj scioj, malsekureco pri tertenado, kaj grandegaj kostoj por ŝanĝi la kultivadajn labormanierojn.

 

Gravega estas la mastrumado de akvo. Por tio, FAO komencis tutmondan reton pri akvo kaj terkultivado por subteni evolulandojn.

Advertisements