Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde anoncis, ke li intencas nomumi Jean-Pierre Lacroix, francan diplomaton, ĝenerala vicsekretario por packonservaj agadoj dum unu jaro.

 

Lacroix, 56-jara, enoficiĝos en la 1a de aprilo 2017 post la eksiĝo de sia antaŭulo Herve Ladsous. Lacroix estas direktoro pri la UN kaj internaciaj organizoj en la franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

 

En deklaro, Guterres anoncis ankaŭ, ke Ĝenerala Vicsekretario de la UN pri Politikaj Aferoj Jeffrey Feltman restos sur la posteno por alia jaro ĝis la 1a de aprilo 2018. Feltman, usona diplomato, prenis sur sin la oficon en 2012.

 

La du postenoj de ĝenerala vicsekretario estas inter la plej gravaj kaj altrangaj pozicioj de la UN. Ili estas delonge tenataj de Francio kaj Usono, du konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.

 

En la deklaro, Guterres ankaŭ anoncis la starigon de teamo de interna revizio por persisti en la paca kaj sekureca strategio, funkciado kaj arkitekturo de la UN.

 

La teamo submetos rekomendojn en junio 2017 por komenci procezon de konsiliĝo kun la membroŝtatoj kaj preni konvenan agadon por reformi sekcion de la UN pri paco kaj sekureco.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements