La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj lunde forte kondamnis la lastatempajn provpafojn de balistaj misiloj fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko, dirante, ke la provoj grave malobservis internacian devon de la Korea Demokratia Popola Respubliko sub la rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN.

La Sekureca Konsilio unuanime kondamnis misilajn provojn de la lando en la 11a de februaro 2017 kaj la 19a de oktobro 2016 dum fermita kunveno de la Sekureca Konsilio lunde posttagmeze. Vlodymyr Yelchenko, konstanta reprezentanto de Ukrainio al la UN, kiu estas deĵoranta prezidanto de la Konsilio por februaro, voĉlegis gazetaran deklaron post la kunveno.

 

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio bedaŭras ĉiujn balist-misilajn aktivecojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, inkluzive de tiuj provpafoj, ĉar tiaj aktivecoj helpas al la lando disvolvi la portosistemon de nukleaj armiloj kaj plialtigas streĉecon.

 

La deklaro aldonis, ke la membroj de la Sekureca Konsilio plu bedaŭras, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko deturnas siajn resursojn al la serĉado de balistaj misiloj, dum ĝiaj civitanoj ne povas kontentigi multajn siajn bezonojn.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements