Abdel Fattah al-Sisi merkrede renkontiĝis kun vizitanta ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres. Ili diskutis pri regionaj tiklaj demandoj. Guterres diris, ke la mezorienta krizo bezonas serĉendan politikan solvon.

 

Guterres diris poste en gazetara konferenco, ke repacigo estas la sola elirejo por solvi la Palestinan-Israelan demandon, kaj ne estas alia plano krom la du-ŝtata solvo, kaj la internacia komunumo devas plenforte defendi tiun.

 

Guterres diris ankaŭ, ke oni devas serĉi politikan vojon por solvi la krizon alfrontatan de Mezoriento. Li emfazis la decidemon de la UN antaŭenigi la pacan intertraktadon inter ĉiuj partioj de Sirio en Ĝenevo kaj nacian repacigon de Irako.

 

Li alvokis  ĉiujn landojn en Mezoriento fortigi kunlaboron kaj krei kondiĉojn por ke Jemeno kaj Libio venku siajn krizojn.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements