Alta Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Homaj Rajtoj (OHCHR) petis 253 milionojn da dolaroj por financi la agadon pri protekti  homajn rajtojn tutmonde. La mondo bezonas plibonajn liberecojn, fortikan respekton kaj kompaton.

 

“En pluraj landoj, eĉ la juro estas atakata – fremdulmalamego kaj rasa aŭ religia diskriminacio aperas en ĉiutagaj alparoladoj”, diris Zeid bin Ra’ad al-Hussein, alta komisiulo de OHCHR. ” Pli kaj pli homoj komprenas ke ne eblas memkontentiĝi pri homaj rajtoj, ke malpliigo de homaj rajtoj de aliaj popoloj, pli aŭ malpli frue, malpliigos niajn propajn homajn rajtojn”, li aldonis.

 

La Komisiono agas en 60 lokoj tutmonde kaj celas plifortigi protektojn de homaj rajtoj. Advokateco pri homaj rajtoj, konsilado pri leĝoj kaj konstitucioj, trejnado de regsitaroj kaj neregistaraj organizaĵoj, enketado pri malrespektoj de homaj rajtoj kaj voĉigo de viktimoj, estas ekzemploj de la agado de OHCHR.

Advertisements