La Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Kunordigo de Humanitaraj Aferoj en Sudano vendrede publikigis raporton, kiu diras, ke en Sudano estas pli ol 300 mil sud-sudanaj rifuĝintoj.

 

La raporto diris, ke sud-sudanaj rifuĝintoj komencis eniri Sudanon post la eksplodo de armita konflikto en Sud-Sudano en decembro de 2013. Ekde januaro de la lasta jaro granda nombro da sud-sudananoj daŭre eniradas Sudanon pro malstabila situacio kaj manko de nutraĵoj.

 

La raporto atentigis, ke pli ol 65% de tiuj rifuĝintoj estas infanoj, kaj ili plejparte estas en serioza subnutriteco. La oficejo ellaboras planon pri distribuado de vivrimedoj por doni al tiuj rifuĝintoj necesajn homcelajn helpojn.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements