La Unuiĝintaj Nacioj vendrede kondamnis lastatempajn teroristajn atakojn en la iraka ĉefurbo Bagdado, nomante ilin “abomenaj krimoj”.

 

Ĵaŭde [16 feb 2016], eksplodo de aŭtobombo skuis homplenan komercan regionon en sudokcidenta Bagdado, mortigante almenaŭ 45 homojn kaj vundante 56 aliajn. La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris respondecon pri la atako.

 

Unu tagon antaŭen, naŭ homoj estis mortigitaj kaj pli ol 30 aliaj vunditaj en eksplodo de aŭtobombo en dense loĝata kvartalo en Sadr-Urbo.

 

Vicproparolanto de la UN Farhan Haq diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la UN esprimas solidarecon al la iraka popolo en klopodoj por rezisto al disvastigo de timo, minaco kaj malamo. Haq aldonis, ke la UN subtenos plu la klopodojn de la registaro kaj popolo de Irako por batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo, precipe por konstruado de konfido kaj reciproka kompreno per paca kaj inkluziva dialogo.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements