Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres emfazis la gravecon de disvolvado en antaŭzorgo de konflikto dum sia parolado en la 53a Munkena Sekureca Konferenco sabate.

 

Li diris, ke landoj, institucioj kaj civilaj socioj devas esti pli fortaj kaj pli elastaj, tiel ke la tendenco de implikiĝo en konfliktoj povas esti reduktita.

 

La ĝenerala sekretario rimarkigis, ke la ĉiam pli interligita ĝenerala tendenco de la mondo, de klimatŝanĝoj kaj troa kresko de la loĝantaro ĝis riskoj de manĝaĵa sekureco, kaŭzis intensan konkuradon pri resursoj, kio pliigas eblecon de konfliktoj de la homaro.

 

Pri tutmondiĝo, Guterres diris, ke li ankoraŭ rigardas ĝin kiel nekredeblan motoron de monda prospero, tamen li agnoskas pliiĝantan malegalecon, ĉar kelkaj mondpartoj postiĝis.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements