Sociala justeco estas fundamenta por paca kaj prospera kunvivado inter popoloj. Ni fortikigas socialan justecon kiam akcelas seksan egalecon aŭ la rajtojn de indiĝenoj kaj migrantoj, ekzemple. Ni akcelas socialan justecon kiam forigas la seksajn, aĝajn, raciajn,etnajn, religiajn, kulturajn, kriplajn barojn.

 

En la jaro 2007 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 20-an de februaro la Monda Tago de Socia Justeco. La tago celas subteni penojn por elradikigi malriĉecon, akceli konvenan laboron por ĉiuj, akceli seksan egalecon kaj aliro al sociala bonstato kaj justeco por ĉiuj.

 

La temo por la jaro 2017 estas “Preventi konfliktojn kaj subteni pacon pro konvena laboro”.

Advertisements