La Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Klerigado, Scienco kaj Kulturo (UNESCO) alvokis la internacian komunumon helpi protekti kaj rekonstrui arkeologiajn, religiajn kaj kulturajn heredaĵojn de Irako.

 

La Ĝenerala Direktoro de UNESCO, Irina Bokova, partoprenis en du-taga renkontiĝo pri protektado de kultura heredaĵo en liberaj regionoj de Irako. Ŝi diris ke la heredaĵoj estas gravaj por la komunumoj en konfliktoj.

 

La renkontiĝo organizis planon de agado kun urĝa, longa kaj longega agado por konservi jarmilajn konstruaĵojn. La rekonstruado necesos dekojn da jarojn.

 

La Ministro pri Kulturo de Irako, Fryad Rawandouzi, petis subtenon de UNESCO, de Unuiĝintaj Nacioj, kaj aliaj, por rekonstrui muzeojn, urbojn kaj konstruaĵojn. “Da’esh provu, sed neniam forviŝos nian kulturon, identecon, diversecon, historion kaj la kolonojn de civilizacio”, li aldonis.

Advertisements