La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, parolis al la 34-a ordinara sesio de la Konsilio de Homaj Rajtoj. Li asertis ke la malobservado de homaj rajtoj estas malsano kiu disvastiĝas.

 

Guterres petis al tutmondaj ŝtatestroj zorgi senpartie pri homaj rajtoj, ĉar la mondo estas pli danĝera, malpli antaŭvidebla kaj pli ĥaosa. Necesas preventado, kompreno de radikaj kaŭzoj de konfliktoj, pli rapida kaj efektiva reago al atencoj kontraŭ homaj rajtoj.

 

“Ni pli kaj pli vidas popolismon kaj ekstremismon, perversajn fenomenojn nutrigi unu al alian, en freneza kreskado de rasismo, fremdulmalamego, kontraŭjudismo, kontraŭislamismo, kaj aliaj maltolerecoj kaj malamecoj. Malplimultaj popoloj, indiĝenaj komunumoj kaj aliaj alfrontas diskriminacion kaj atencon tutmonde”, li diris. Li petis protekton por defendantoj de homaj rajtoj kaj ĵurnalistoj, kiuj estas gravaj por ĉiuj socioj.

 

La Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj, Zeid Ra’ad Al Hussein, asertis: Sen sindevigado al fundamentaj homaj rajtoj, al digneco kaj valoro de homoj, al egaleco de rajtoj inter viroj kaj virinoj, kaj al egaleco de rajtoj inter grandaj kaj malgrandaj landoj, nia mondo fariĝos ĥaoso, mizero kaj milito. Inter la gravaj plenumoj post la Grandaj Militoj, la universaleco de la homaj rajtoj estas la plej rimarkinda.

Advertisements