La 1-an de marto estas la Tago Sen Diskriminacio, proponata de la Komuna Programo de UN pri HIV/Aidoso (UNAIDS), por akceli la finon de diskriminacio kontraŭ aidoso.

 

“Ĉiuj rajtas esti respektataj, vivi liberaj de diskriminacio, trudado kaj atako”, diris Michel Sidibé, Administra Direktoro de UNAIDS. “Diskriminacio ne nur atingas personojn, sed atingas ĉiujn, dum el bonvenigi kaj ĉirkaŭbrakumi diversecon, en iliaj plurformoj, profitigas ĉiujn”, li aldonis.

 

Ĉijare la tago alvokas al maldiskriminacio en malsanulejoj. La rajto je sano estas fundamenta homa rajto kiujenhavas aliron al malmultekostaj, akurataj kaj altkvalitaj sanservoj. Sed diskriminacio ankoraŭ estas grava baro al aliro de HIV-sanservoj.

 

“Malsanulejoj devas esti sekuraj kaj kun helpivaj etosoj. Estas neakceptinde ke diskriminacio malfavoras aliron al flegado nuntempe. Fini diskriminacion en sanservoj estas grava kaj devas realiĝi”, diris Sidibé.

Advertisements