La plejparto de la 3,2 milionoj homoj kiuj forkuris el siaj landoj en la jaro 2016 gastiĝis en malriĉaj aŭ mezriĉaj landoj.

 

“La grandaj kontribuantoj al gastigado de forŝirantaj homoj estas la plej malriĉaj komunumoj”, diris la Alta Komisiito pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi. Pli ol duono de la siriaj rifuĝintoj, kiuj forkuris en la unua duonjaro de 2016, gastiĝis en la najbara regiono: Turkio, Jordanio, Libano kaj Egiptio.

 

Aliaj grandaj grupoj de rifuĝintoj foriris al Irako, Burundo, Centrafrka Respubliko, Kongolando, Eritreo, Somalio, Sud-Sudano kaj Sudano.

 

Komparante la loĝantarojn de landoj, Libano kaj Jordanio gastigas la plej grandajn nombrojn de rifuĝintoj, dum, sekompari la ekonomiojn de landoj, Sud-Sudano kaj Ĉado alfrontas la plej grandajn problemojn.

 

“Nuntempe ni ne alfrontas krizon de nombroj sed de kunlaboro kaj solidareco”, diris Grandi.

Advertisements