La Sekureca Konsilio de la UN marde ne povis adopti projekton de rezolucio, kiu celis enkonduki sankciojn pro suspektata uzo de kemiaj armiloj en Sirio, ĉar Rusio kaj Ĉinio vetois ĝin.

 

Pri la projekto skizita de Britio, Francio kaj Usono, naŭ membroj de la konsilio voĉdonis favore. Du vetohavaj potencoj Rusio kaj Ĉinio, kune kun Bolivio, voĉdonis kontraŭ la projekto. Kazaĥio, Egiptio kaj Etiopio sin detenis.

 

Se la projekto de la rezolucio estus adoptita, la Sekureca Konsilio efektivigus frostigon de aktivoj kaj vojaĝ-malpermeson kontraŭ individuoj kaj entoj rilataj kun la siria registaro surbaze de la akuzoj pri atakoj per kemiaj armiloj laŭ komuna enketo de la UN kaj la Organizo pri la Malpermeso de Kemiaj Armiloj.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements