Unuiĝintaj Nacioj prezentis raporton pri grandskala perforto kiun civiluloj suferis dum la batalo pri la siria urbo Aleppo.

 

La raporto de la Sendependa Internacia Komisio pri Enketo en Sirio priskribas kruelajn taktikojn de la partioj kiuj suferigis la sirianojn. “La perforto en Aleppo, priskribita en nia raporto, montras al la internacia komunumo la daŭran, cinikan malobeadon de militaj leĝoj de la partioj en Sirio. La intencaj atakoj al civiluloj rezultigis grandegan perdon de homaj vivoj, ankaŭ de centoj da infanoj”, diris Paulo Pinheiro, Prezidanto de la Komisio.

 

La sieĝ-taktikoj de la registara flanko senigis la civilulojn de sufiĉa nutrado, akvo aŭ sanaj rimedoj. Ankaŭ la konstanta bombado mortigis civilulojn kaj detruis malsanulejojn, lernejojn kaj vendejojn. La Siria Armeo uzis klorajn bombojn, kiuj estas malpermesitaj de la internaciaj leĝoj. La raporto ankaŭ priskribas atakon je karavano de Unuiĝintaj Nacioj kaj Araba Ruĝa Lunarko.

 

Armitaj grupoj de kontraŭuloj atakis sendistinge civilulojn. Pluraj atakoj ne havis militajn celojn kaj la kialo estis terurigi la civilulojn. Ankaŭ, tiuj grupoj malebligis la forkuradon de la urbloĝantoj kiuj iĝis homaj ŝildoj.

 

La raporto baziĝas sur 291 intervjuoj, satelitaj bildoj, medicinaj raportoj, kaj aliaj bildoj kaj filmoj.

Advertisements