La Speciala Sendito de Unuiĝintaj Nacioj por Sirio, Staffan de Mistura, parolis pri la packunveno pri Sirio kiu okazis en Ĝenevo. La partioj traktis plurajn aferojn kaj estas invitotaj por daŭrigi la kunvenon ankoraŭ en marto.

 

De Mistura opinias ke la traktadoj iras en bona direkto. “Restas sendube por ĉiuj partioj ke ni volas efektivigi Rezolucion 2254 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj”, li diris. La Rezolucio, aprobita en 2015, skizas serion da rimedoj por la packonstruado en Sirio, inkluzive pri regado, konstitucio kaj balotadoj.

Advertisements