La Konsilio kiu unuafoje vizitis Niĝeron, unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo, volas atenti pri la homhelpaj kaj evoluigaj bezonoj de la lando kiu suferas pro la terorismo de Boko Haram.

 

“Ni montris nian devontigon subteni Niĝeron en ties penoj por restarigi sekurecon en la baseno de Ĉada Lago, kaj ankaŭ provizi la necesan protekton kaj helpon al la homoj lezitaj  per la krizo”, diris la ambasadoro Matthew Rycroft.

 

Krom la malsekureco, Niĝero alfrontas ankaŭ sekegecon, dezertiĝon kaj mankon de laborpostenoj kaj lernejoj. Du triono de la loĝantaro estas juna kaj la lando restas ĉe la 188-a pozicio inter 188 landoj de la Indekso pri Homeca Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj.

Advertisements