La Kunordiganto pri Urĝa Helpo de Unuiĝintaj Nacioj, Stephen O’Brien, alvokis la internacian komunumon helpi homojn kiuj “malsategas ismorte”. “Ni alfrontas gravan krizon nuntempe. Ni estas ĉe la komenco de la jaro kaj jam alfrontas la plej vastan homecan krizon ekde starigo de Unuiĝintaj Nacioj”, li aldonis.

 

Ĉirkaŭ du trionoj de la loĝantaro de Jemeno (pli ol 18 milionoj) bezonas helpon kaj 7 milionoj alfrontas gravan nutradan malsekurecon. La milito plimalbonigas la krizon.

 

En Sud-Sudano, kiiun Unuiintaj Nacioj deklaris malsatega, pli ol 7,5 milionoj homoj bezonas helpon kaj 3,4 milionoj delokiĝis.

 

Samkiel, pli ol duono de la loĝantaro de Somalio (6,1 milionoj) bezonas helpon. Pli ol unu miliono da infanoj kvin-aŭ malpli- jaraĝaj alfrontas gravan malnutradon.

 

En Kenjo pli ol 2,7 milionoj da homoj bezonas helpon, kaj la nombro povas kreski ĝis kvar milionoj en aprilo.

Advertisements