Ses jarojn post periodo, kiu okazigis 260 000 mortintojn en Somalio, malsatego rekomenciĝas en Afriko.

 

Plago de la dua duono de la 20a jarcento en kontinento tiam nedisvolvita kaj ŝirita de la militoj, malsatego ŝajne estis minaco, kiun demokratiigo, ekonomia disvolvado kaj internacia helpo ebligis forgesigi.

 

Pluraj epizodoj de sekegco, duobligita per multobliĝo de konfliktoj, ligitaj al diversaj islamistaj milicoj en Korno de Afriko kaj Niĝerio, rememorigas hodiaŭ la daŭran malfortecon de la ŝtatoj de tiu regiono de la mondo, kaj la vundeblecon de ties loĝantaro. En Sud-Sudano, Jemeno, Somalio kaj Niĝerio, preskaŭ 20 milionoj da personoj bezonas nutraĵhelpon, laŭ “Unuiĝintaj Nacioj”.

 

Kiujn rimedojn disponas la internacia komunumo por helpi solvi tiujn militajn, mediajn kaj hombezonajn krizojn, kiam izolismuloj kaj klimato-skeptikuloj instaliĝas ĉe la Blanka Domo, kaj proksimiĝas de la potenco, en pluraj eŭropaj ĉefurboj?

 

Laŭ Rony Brauman:

 

«Malsatego ne estas natura afero, kiel pasintece ĝi longtempe estis, kaj kiel ĝi restas en niaj memoroj.

 

Malsatego estas fenomeno fabrikita de la homoj, en specifaj kondiĉoj (…)  Antaŭ ĉio, la konfliktoj, la delokitoj de populacioj, kaj la politika predado, estas je origino de tiuj malsategoj»

 

neniammilitointerni.over-blog.com

Advertisements