Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde esprimis afliktiĝon pro la morto de du fakuloj de la UN en la Demokratia Respubliko Kongo.

 

Guterres diris en deklaro, ke li estas profunde afliktita de la novaĵo, ke la restaĵoj malkovritaj de blukaskuloj el la Misio de la Unuiĝintaj Nacioj en la Demokratia Respubliko Kongo en la 27a de marto ekster la urbo Kananga en la konga Kasai-centra provinco estas tiuj de Michael Sharp el Usono kaj Zaida kataluna el Svedio, membroj de la Grupo de Fakuloj al la Demokratia Respubliko Kongo, kiuj malaperis en la 12a de marto. Li esprimis sian profundan kondolencon al la familioj, amataj personoj kaj kolegoj de Michael kaj Zaida.

 

Guterres diris, ke ili perdis siajn vivojn, serĉante komprenon de la kaŭzoj de la konflikto kaj malsekureco en la Demokratia Respubliko Kongo por alporti pacon al la lando kaj ĝia popolo.

 

Guterres promesis fari enketon kaj puŝi la kongajn aŭtoritatojn konduki kompletan enketon pri tiu okazaĵo.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements