Merkrede [29 mar 2017] en la 28a konferenco de ŝtatestroj de la Araba Ligo, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris, ke la du-ŝtata solvo estas ununura vojo al fino de la konflikto inter Palestino kaj Israelo.

 

Guterres diris, ke la du-ŝtata solvo estas unika vojo por garantii, ke la popoloj de Palestino kaj Israelo realigos ŝtatan revon kaj vivos pace kaj sekure kun indigno.

 

Guterres alvokis, ke la internacia komunumo plu atentu senelirejon de la palestina popolo. Konstruado de setlejoj fare de Israelo estas unu el ĉefaj kaŭzoj de la nuna konflikto inter Palestino kaj Israelo. Guterres akcentis, ke la konstruado de setlejoj malobservas la internacian leĝon kaj devas esti ĉesigita.

 

Mirinda

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements