Vizitanta Ĝenerala Sekretario de la UN Antonio Guterres alvokis ĵaŭde en la iraka ĉefurbo Bagdado, ke la internacia komunumo liveru humanitaran helpon al la irakaj civiluloj.

 

Tiutage Guterres okazigis interparolon kun Iraka Ĉefministro Haider al-Abadi. Li diris en gazetara konferenco post la interparolo, ke ili pritaksis la homsavan situacion, kaj ambaŭ opiniis, ke devas esti fortigita la protekto de civiluloj dum milito.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements