La 2an de aprilo la homsava kunagada oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Sudano diris en sia raporto, ke en la tri antaŭaj monatoj de 2017, por eviti malsaton kaj militan tumulton, pli ol 60 mil sudsudanaj rifuĝintoj torentis en la okcidentan kaj sudan partojn de Sudano.

 

Pli frue la UN-oficejo por rifuĝintoj antaŭkalkulis, ke ĉi-jare eble 60 sudsudanaj rifuĝintoj eniros Sudanon, sed la nombro de sudsudanaj rifuĝintoj enirintaj Sudanen unuasezone jam superis tiun antaŭsupozitan. La raporto vortumas, ke tio montras, ke la sudsudana situacio dronas en daŭra malboniĝo, kaj oni supozas, ke sin trovas la eblo, ke rifuĝintoj lastatempe atingontaj Sudanon plue kreskos.

 

Ekde decembro de 2013, kiam eksplodis armita konflikto en Sudsudano, sudsudanaj rifuĝintoj invadis Sudanon. Kaj depost januaro de 2016 pro la situacia fluktuo kaj la manko de nutraĵoj en Sudsudano grandnombraj sudsudanaj rifuĝintoj eniris en Sudanon. Nun en la teritorio de Sudano jam ekzistas pli ol 300 mil sudsudanaj rifuĝintoj.

 

Xiong Linping

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements