La Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Kunordigo de Humanitaraj Aferoj raportis, ke la terlavangoj en la kolombia urbo Mocoa mortigis pli ol 250 homojn.

 

Proparolanto de la UN Stephane Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke pli multaj homoj estas malaperintaj aŭ vunditaj en la terlavangoj kaj la serĉado kaj savado iras plu. Dujarric aldonis, ke la UN kaj humanitara teamo kunlaboras strikte kun kolombiaj aŭtoritatoj kaj pretas doni helpon.

 

La katastrofo komenciĝis kun tranokta pluvego, kiu daŭris kelkajn horojn kaj kaŭzis superbordiĝon de riveroj ĉirkaŭ Mocoa. Sabate, la inundo de koto kaj rubo ŝvelis tra la urbo kaj ruinigis plurajn kvartalojn.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements