Ĝenerala Sekretario de la UN Antonio Guterres marde [04 apr 2017] diris, ke li estas profunde maltrankviligita de la raportoj pri laŭdira uzo de kemiaj armiloj en aeratako en la siria nordokcidenta provinco Idlib.

 

Raportoj de amaskomunikiloj diris, ke ĉirkaŭ 70 homoj estis mortigitaj kaj 200 aliaj vunditaj marde en gasatako en la regiono sub la regado de ribeluloj en la suda parto de la provinco Idlib.

 

Raporto publikigita de proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN diris, ke nun la UN ne povas sendepende kontroli tiujn raportojn.

 

Laŭ la deklaro, la Fakto-trova Misio de la Organizo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj anoncis, ke ĝi komencis kolekti informojn por kontroli la uzon de kemiaj armiloj.

 

Guterres ankaŭ rimarkigis, ke la Sekureca Konsilio konstatis, ke la uzo de kemiaj armiloj ie ajn konsistigas seriozan malobservon de internacia juro.

 

Pli frue, la Siria Observejo de Homaj Rajtoj diris, ke militaviadiloj lanĉis intensajn aeratakojn al la urbo Khan Sheikhoun sub la regado de la ribeluloj en la provinco Idlib, mortigante 58 homojn, plejparte civilulojn.

 

La siria opozicio akuzis la sirian aerarmeon pri la atako.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements