La Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj traktas kun la registaro de Sudano pri la plej bona strategio por, estonte, fini la packonservan mision en Darfuro.

 

“La nuntempa Darfuro estas tre malsimila ol estis en la jaro 2003, kiam milito komencis”, diris S-ro Mamabolo, Speciala Reprezentanto de la Komuna Operaco en Darfuro de Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj (UNAMID).

 

La bataloj inter la sudana registara armeo kaj la perfortaj movadoj malpligrandiĝis. En la lastaj tri monatoj ankaŭ reduktiĝis la perfortaj okazaĵoj inter la komunumoj, rezulto de kulaboro de la indiĝenaj administrantoj kaj sekurecaj aranĝoj de la landa registraro. Ĉijare ne okazis novaj migradoj, kaj pliboniĝis homhelpaj aliroj.

 

Tamen, la Sudana Armeo por Libereco/Abdul Wahid al-Nur (SLA/AW) rifuzas la packonstruadon kaj ŝajne volas daŭrigi la militon.

Advertisements