Bildo: knabino ludas korbopilkon en Mogadiŝo, Somalio.

 

Sporto estas potenca maniero akceli komunajn valorojn, diris Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Klerigado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO). “Estas komuna pasio inter virinoj kaj viroj tutmonde. Akcelas fizikan bonfarton kaj socian plenpovon, kaj ankaŭ egalecon, precipe seksan egalecon, ĉar unuigas la plej malvaforatajn”, ŝi aldonis.

 

Per sporto ankaŭ eblas inspiri solidarecon, respekton, grupsentojn, respondecon, honestecon, memestimon kaj motivadon. Malgraŭ tio, 3,2 milionoj da homoj mortas, rilate al fizika senagado.

 

Pro tio, UNESKO kaj Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kunagadas por batali senagadajn vivmanierojn, garantinte altkvalitan fizikan klerigadon en lernejoj, fortigante la fundamentojn de paca kaj sana socio.

 

Ekde la jaro 2013, la 6-an de aprilo estas la Internacia Tago de Sporto por Evoluigo kaj Paco.

Advertisements