La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, alvokis sindetenon por eviti pligrandigon de perforto en Sirio, post la atako de Usono.

 

Usono atakis per 59 misiloj la aerbazon Sharyat post kiam Sirio estis akuzita  ke ĝi uzis ĥemiajn armilojn. La supoza ĥemia atako de la 4-an de aprilo mortigis plurajn civilulojn en Idlib.

 

Mallaŭdante la abomenan ĥemian atakon, Guterres rimarkigis pri la neceson ke ĉiuj agoj kontraŭ Sirio devas sekvi la internaciajn leĝojn kaj rezoluciojn de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. “Mi alvokas sindetenon por eviti pli da suferon de la siria popolo”, li diris.

 

La Subĝenerala Sekretario pri Politikaj Aferoj, Jeffrey Feltman, memorigis ke la Sekureca Konsilio respondas, unue, pri la internacia paco kaj sekureco, kaj alvokis la 15 membroŝtatojn unuiĝi por solvi la situacion en Sirio.

 

Laŭ raporto de Feltman, Irano kaj Rusio kondamnis la usonan atakon, kaj Britio, Aŭstralio, Germanio, Turkio, Saud-Arabio, Italio, Japanio, Nederlando kaj Nov-Zelando esprimis subtenon al Usono.

Advertisements