Depresio estas la ĉefa kaŭzo de malsanoj tutmonde. Laŭ Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), pli ol 300 milionoj da homoj vivas kun depresio nuntempe. La nombro kreskis je pli ol 18% inter la jaroj 2005 kaj 2015. Mankas sanservoj por homoj kun mensaj malsanoj kaj la malsano (depresio) estas socie hontinda, pro tio, pluraj homoj ne serĉas kaj ne ricevas kuracadon.

 

Ĉijare MOS difinis la temon de la Monda Tago de Sano (7-an de aprilo) kiel “Depresio: ni interparolu” celante ke pliaj homoj, tutmonde, serĉu kaj ricevu helpon. Paroli kun iu konfidema estas, plej ofte, la unua paŝo al resaniĝo.

 

En pluraj landoj mankas subteno al homoj kun mensaj malsanoj. Eĉ en riĉaj landoj, ĉirkaŭ 50% de la homoj kun depresio ne aliras kuracadon. Ĝenerale nur 3% de la buĝeto por sanservoj estas uzata por trakti mensajn malsanojn. Laŭ MOS ĉiom unu usona dolaro investita en kuracado de depresio kaj anksio repagas kvar dolarojn kiel sano kaj laborkapablo.

 

Depresio estas ordinara malsano karakterizita per konstanta malĝojo kaj manko de intereso pri ĉiutaga agadoj dum 14 tagoj aŭ pli. Aliaj simptomoj aperas kiel: senvolo; senapetito; malregula dormado; anksio; senatenteco; lacego; sentoj de malvaloreco, kulpo aŭ malespero; kaj pensoj de sinvundeco kaj sinmortigo.

Advertisements