La Sekureca Konsilio de la UN lunde kondamnis per la plej fortaj vortoj la teroristan atakon, kiu okazis en Stokholmo, la ĉefurbo de Svedio.

 

Vendrede, kamiono forte puŝiĝis kontraŭ piedirantoj sur strato en centra Stokholmo antaŭ sia kolizio kun magazeno, mortigante almenaŭ kvar homojn kaj vundante pli ol dek aliajn.

 

Gazetara deklaro publikigita de la 15-landa konsilio diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio reasertas, ke ia ajn terorista aktiveco estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo. Ĝi aldonis, ke la membroj de la Sekureca Konsilio emfazas la bezonon alporti la krimintojn de tiuj teroristaj agoj al justeco.

 

La atako submetis Stokholmon al terorisma minaco post Parizo, Bruselo, Berlino kaj Londono, aldonante premon al la jam fragila situacio de sekureco en la kontinento.

 

Tio montras, ke la mapo de teroristaj atakoj en la lastaj jaroj vastiĝis de Okcident-Eŭropo al Nord-Eŭropo, kiu estas rigardata kiel unu el la plej sekuraj paradizoj de la mondo.

 

Yu Rongkang

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements