Ekde la jaro 2011 la 12-a de aprilo estas la Internacia Tago de Homa Spacflugo. La tago festas la komencon de la spaca erao por la homaro, markante la gravecon de spaca scienco kaj spaca teknologio por akceli daŭripovan evoluigon kaj plibonigi la bonfarton de landoj kaj popoloj. La tago ankaŭ reasertas la uzadon de spaco por pacaj celoj.

La 12-an de aprilo 1961, la unua homo, Jurij Gagarin (Юрий Гагарин), flugis en la eksteran spacon en spacflugilo. Unuiĝintaj Nacioj esprimis firman konvinkon en la komuna volo de la homaro stimuli kaj pligrandigi la esploradon, serĉadon kaj uzadon de la ekstera spaco, kiel “landon” de la homaro, por pacaj celoj, garantie ke la avantaĝoj atingas ĉiujn landojn.

Advertisements