La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, nomis la aktivulon pri infanaj rajtoj kaj nobelpremiitan Malala-n Yousafzai-n (en urduo: ملالہ یوسف زئی) kiel Mesaĝisto de Paco, precipe pri knabina klerigo.

 

En la solenaĵo, Guterres diris ke Yousafzai estas simbolo de verŝajne la plej grava tutmonda celo: klerigado por ĉiuj.

 

Yousafzai parolis pri la graveco de klerigado, precipe klerigado por knabinoj, evoluigante komunumojn kaj sociojn. “Ŝanĝoj komencas kun ni, kaj devas komenci ja”, ŝi diris.

 

La pakistana aktivulino pri homaj rajtoj, kiu estis pafita en 2012 de la Talibano, estas la la plej juna Mesaĝisto de Paco, kaj la unua nomita de Guterres. Ŝia fondaĵo subtenas lernejojn en Libano.

 

Mesaĝistoj de Paco de Unuiĝintaj Nacioj estas gravaj homoj, elektitaj kaj invititaj por helpi atentigi la homaron pri la laboro de la tutmonda organizo.

Advertisements