La reto de 63 Informaj Centroj de Unuiĝintaj Nacioj estas fundamento de la kapablo de la Organizaĵo atingi homojn tutmonde kaj disvastigi sian historion inter ili en iliaj propraj lingvoj. Tiuj centroj, laborante kune kun la UN-sistemo, kunlaboras kun la informaj kaj klerigaj institucioj, registaroj, civilaj socioj, kaj privataj sektoroj. Ili ankaŭ subtenas librejojn kaj komputilajn informservojn.

 

Informaj Centroj de Unuiĝintaj Nacioj estas aparte distingendaj informfontoj pri UN-sistemo en landoj kie ĝi estas. La centroj respondecas pri akcelado de bona publika kompreno kaj subtenado de la agado de Unuiĝintaj Nacioj per disvastigado de informoj. La centroj tradukas informilojn en regionajn lingvojn, kunlaboras kun opinifarantoj, enmetas artikolojn de oficialuloj de UN en landajn informejojn, organizas eventojn.

 

Informaj Centroj estas parto de Ofico de Publikaj Informoj. La du unuaj centroj estiĝis en la jaro 1946. Nuntempe estas 63 centroj, servoj kaj oficejoj tutmonde.

 

Dezirinda estas esperanta centro de informoj pri UN. Kiel realigi oficialan informan centron? Kiu pretas labori por tio? Verŝajne tiu konstruado komenciĝas kun konstanta tradukado kaj disvastigado.

Advertisements