La Komisiono pri Reguloj pri Kreskaĵ-higieno, organo de Internacia Kongreso pri Protekto de Kreskaĵoj, aprobis novan regularon kiu helpos similigi manierojn laŭ kiuj landoj organizas la internacian transportadon de semoj kaj kreskaĵoj. Ĝi garantios ke tia internacia transportado, grava por tutmonda nutrado, estos sen fiinsektoj kaj malsanoj.

 

Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Terkultivado de Unuiĝintaj Nacioj (ONT), la minaco de transigo de fiinsektoj kaj fibestoj per ŝipoj kaj transportujo estas tutmonda maltrankvilo. Kaj semoj estas la plej grandaj minacoj ĉar, dum ĝi destinas al plantado, riskas disvatigi fiinsektojn kaj malsanojn. Ankaŭ fibestoj kiel lana tineo (Lymantria dispar), giganta afrika heliko (Lissachatina fulica) kaj argentina formiko (Linepithema humile) povas invadi novajn mediojn kaj ruinigi kreskaĵojn.

 

La nova regularo ankaŭ volas faciligi la interŝanĝon de semoj, grava por garantii tutmondan nutradan sekurecon, batali kontraŭ malsatego, kaj protekti tutmondajn kreskaĵrimedojn. “Mondo sen malsatego nur eblas kun sanaj kreskaĵoj”, diris Kundhavi Kadiresan, Subĝenerala Direktoro de ONT kaj Regiona Reprezentanto pri Azio kaj Pacifiko.

 

unesperante.wordpress.com

Advertisements