La 22-an de aprilo estas la Internacia Tago de la Tero, kiu festas la fakton ke la Tero kaj ĝiaj ekosistemoj provizas al ni ĉiuj la vivon kaj porvivaĵojn. La tago ankaŭ memorigas nin de nia komuna respondeco akceli harmonion kun la naturo kaj la Tero por atingi justan ekvilibron inter ekonomiaj, sociaj kaj ekologiaj bezonoj de la nunaj kaj estontaj homaj generacioj.
La temo de la jaro 2017 estas “Ekologia kaj klimata klerigado”. Klerigado estas la fundamento de progreso. Ni devas formi tutmondan civitanaron kiu konscias pri la klimataj ŝanĝoj kaj la minacoj al nia planedo. Ni devas povigi nin ĉiujn kiuj estas sufiĉe kleraj por havi la klaran komprenon pri tio kaj inspiri la agadon por ekologia protektado. La klerigado favoras novajn leĝojn pri ekologio kaj klimato, kaj “verdajn” teĥnologiojn kaj laborpostenojn.