Bildo: Tadodaho Sid Hill, ĉefo de la Nacio Onondaga, parolas en la sesio de Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj.

La 60-a sesio de Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj komenciĝis la 24-an de aprilo kaj daŭros ĝis la 5-an de majo. Ĉijare estas ankaŭ la 10-a datreveno de la Deklaracio pri Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.

La Deklaracio estas grava por garantii la rajtojn de indiĝenaj popoloj, plifortigi iliajn instituciojn, kulturojn kaj tradiciojn, kaj akceli evoluigadon laŭ iliaj bezonoj kaj deziroj. Tamen, indiĝenaj popoloj daŭrige misproporcie suferas malriĉecon, diskriminacion kaj malbonajn sanservojn.

Oficialuloj de Unuiĝintaj Nacioj parolis pri la neceso garantii ke la indiĝenaj popoloj ricevu la profitojn de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Ankaŭ oni devas garantii partoprenon de ili en la konstruado de interkonsentoj.

Komunumaj kaj individuaj rajtoj de indiĝenaj popoloj estas ofte neataj, kaj tio estas neakceptebla. Ankaŭ, tradiciaj kutimoj kaj kulturoj ne povas pravigi kaj daŭrigi perfortojn kaj fiagadojn ene de la indiĝenaj komunumoj. La indiĝenuloj, ekzempke la virinoj, devas koni siajn homajn rajtojn.

Advertisements