La nombro de migrantoj, kiuj mortis de post januaro 2017 en Mediteraneo, provante atingi Italion, superas milon.

 

Ĉar la favora vetero instigis la foriron dum la paska semajnfino, 73 sukuraj operacoj estis necesaj por helpi ĉirkaŭ 8 500 personojn. Sed, laŭ la elsavintoj, cento da aliaj mortis, indikis la “Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj” (UNHCR).

 

«Tiu lasta tragedio altigas al 1 073 la nombron de mortintoj aŭ malaperintoj en Mediteraneo, de post la jarkomenciĝo», asertis la UNHCR. Pasintjare je la sama dato, 853 personoj mortis aŭ malaperis, provante trapasi Mediteraneon sur improvizitaj boatoj, plej ofte troŝarĝitaj. Entute, pli ol 5000 personoj mortis aŭ malaperis en 2016, laŭ la lasta nombrado de la “Internacia Organizaĵo por Migradoj” (IOM).

 

De post la jarkomenciĝo, ĉirkaŭ 36 700 personoj elŝipiĝis sur la italaj marbordoj post sukurado en maro, laŭ la lasta nombrado de la IOM, t.e altiĝo de preskaŭ 45% kompare kun la pasinta jaro.

 

Laŭ UNICEF, ĉirkaŭ 150 infanoj mortis aŭ malaperis en Mediteraneo, la nombro sendube sub la vero. Multaj neplenaĝuloj fakte vojaĝas solaj, kaj ilia morto ne estas raportita.

 

neniammilitointerni.over-blog.com

Advertisements