Ofte ripetata aspiro de la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas tio, ke ili “neniun postlasu” kaj ke ili aparte atentu la plej vundeblajn homgrupojn. Ili ankaŭ apogu dudirektan komunikadon, ne nur desuprajn solvojn. Sed ĉu oni sufiĉe konsideras la rolon de lingvoj en tio? Ne sufiĉe, laŭ la Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kies jara simpozio de 2017 esploros la temon “Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj Vundeblaj Homgrupoj.” La dutaga simpozio okazos ĵaŭdon kaj vendredon, 11-12 majo, ĉe UN Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko, ekde la 9-a horo matene ambaŭtage.

 

La simpozio enhavos dudekkvinon da referaĵoj prezentotaj de profesiuloj pri evoluigo, sciencistoj kaj specialistoj ligitaj al UN kaj Unesko, pri diversaj demandoj, inkluzive de la edukado de rifuĝintaj infanoj, migrula klerigado, kaj lingvaj problemoj en evoluigo. Prezentantoj venos ne nur el Usono sed ankaŭ el Aŭstrio, Barato, Britio, Francio, Hungario, Italio, Kanado, Libano, Pakistano, Svedio, Svislando kaj Turkio. Ĉefparolantoj estos Christine Hélot (Universitato de Strasbourg) kaj François Grin (Universitato de Ĝenevo).

 

Pro sia forta interesiĝo pri aspektoj de lingva diskriminacio kaj lingva egaleco, Universala Esperanto-Asocio estas fonda partnero de la ĉeforganizanto de la aranĝo, nome la Studogrupo pri Lingvo kaj UN. Kunlaborantaj organizantoj estas la Centro de Aplika Lingvistiko (Vaŝintono) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED). Subvencias la simpozion la Centro de Aplika Lingvistiko kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

 

La simpozio, kiu estas malferma al UN-oficistoj, neregistaraj organizaĵoj, esploristoj kaj aliaj, celas konsciigi evoluigo-fakulojn pri la neceso kompreni kaj aŭskulti la voĉojn de tiuj kiujn oni ofte lasas neaŭskultataj, kaj la bezonon de esplorado pri tiuj problemoj.

 

http://www.languageandtheun.org

 

Informilo de Esperanto por UN, n-ro 28

esperantoporun.org

Advertisements