Centoj da infanoj ĉeestas, kiuj kelkfoje estas tre junaj. Ni estas ĉi tie en Ugando en instalaĵo por rifuĝintoj venintaj de Sud-Sudano. Ĉi tie, same kiel en dekoj da aliaj similaj strukturoj, la neplenaĝuloj reprezentas pliparton el la delokitaj personoj. La enlanda milito trudis milionon da infanoj fuĝi Sud-Sudanon, kaj elradikigis 1,4 milionojn da aliaj ene de la lando, deklaris lunde [15 maj 2017] agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj.

 

La infanoj reprezentas 62% el la 1,8 milionoj da Sud-Sudananoj, kiuj fuĝis sian landon por atingi kampadejojn por rifuĝintoj en la najbaraj landoj kiel Etiopio, Kenjo aŭ Ugando, de post la komenco de la konflikto fine de 2013, laŭ kunkomunikaĵo de la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF), kaj la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR).

 

Aliparte, 1,4 miliono da infanoj vivas en kampadejo por delokitoj ene de Sud-Sudano.

 

«Temas pri la estonteco de la tuta generacio», deklaris Leila Pakkala, direktorino de UNICEF pri Orienta kaj Suda Afriko.

 

Sud-Sudano suferas pri enlanda milito de antaŭ du jaroj kaj duono. Malsatego regas en tutaj areoj de la lando. Miliono da loĝantoj estas rekte minacata.

 

neniammilitointerni.over-blog.com

Advertisements