Vendrede finiĝis la sesa Ĝeneva pacinterparolo pri siriaj problemoj, kiu estis gvidata de UN. Ĉifoja interparolo ne atingis ian ajn fruktecajn dokumentojn. Staffan de Mistura, speciala sendito de la ĝenerala sekretario de UN diris, ke la venonta pacinterparolo eble estos okazigota junie [2017].

 

Mistura diris en la gazetara konferenco post la pacinterparolo, ke dum ĉifoja pacinterparolo, la ĉeestantoj diskutis pri la komunaj zorgaj esencaj problemoj, sed ne profunde diskutis pri la kvar ĉeftemoj: formado de naciunuiĝa registaro, konstitucia reviziado, reelektado kaj batalo kontraŭ terorismo .

 

En la venonta semajno Mistura raportos la situacion de ĉifoja pacinterparolo al la Sekureca Konsilio de UN kaj petos opiniojn de la ĝenerala sekretario de UN pri la detala tempo de la venonta Ĝeneva pacinterparolo.

 

Li

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements