UNICEF publikigis raporton, ĵaŭde la 18an de majo, pri la rifuĝintaj infanoj, kiuj vojaĝas solaj. Ilia nombro ege kreskis. Specifa traktado estas necesa.

 

Historia nivelo

 

La nombro de rifuĝintaj kaj migrantaj infanoj, kiuj vojaĝas solaj, atingis historian nivelon en la mondo. Laŭ nova raporto de UNICEF, publikigita ĵaŭde la 18an de majo, tiu nombro preskaŭ kvinobliĝis de post 2010. Almenaŭ 300 000 neakompanataj kaj apartigitaj infanoj estis censitaj en ĉirkaŭ 80 landoj en 2015 kaj 2016, kompare kun 66 000 en 2010 kaj 2011.

 

Tutmonda fenomeno

 

La raporto prezentas resumon pri la situacio de la rifuĝintaj kaj migrantaj infanoj en la mondo, pri la kialo kiu motivigas ilian foriron, kaj la riskoj, al kiuj ili estas submetitaj survoje. Laŭ tiu raporto, kreskanta nombro da infanoj uzadas danĝerajn vojojn por atingi sian deziratan lokon. Ili ofte estas predoj de trapasigistoj kaj ŝakristoj.

 

UNICEF postulas mondskalan sistemon por protekti ilin. Tiu fenomeno de rifuĝintaj kaj migrantaj infanoj ekzistas en multaj partoj de la mondo.

 

Ekzemple, 100 000 neakompanataj infanoj estis arestitaj ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko en 2015 kaj 2016. Ili provis atingi Usonon kontraŭleĝe.

 

En Eŭropo, dum lastaj jaroj, 800 000 infanoj petis azilon en Eŭropo. 170 000 el ili ne estis akompanataj.

 

En Italio, la neakompanataj kaj apartigitaj infanoj reprezentis 92% el ĉiuj infanoj alvenintaj en Italio tra la maro en 2016, kaj dum la unuaj monatoj de 2017.

 

Ĉesigi la malliberecon de la migrantaj infanoj

 

Per la publikigo de tiu raporto, UNICEF petas de la registaroj, ke ili alprenu agadplanon dum la pintkunveno G7 en Italio, kiu okazos venontsemajne en Taormina. La celo de tiu plano estus certigi la protektadon kaj la bonfarton de la rifuĝintaj kaj migrantaj infanoj.

 

La organizaĵo interalie rekomendas ĉesigi la malliberecon de la migrantaj aŭ azilpetantaj infanoj, proponante aliajn praktikajn solvojn.

 

Ĝi petas protektadon de la familioj, «plej taŭga rimedo por protekti la infanojn kaj atribui al ili juran statuson». Ĝi postulas por ĉiuj rifuĝintaj kaj migrantaj infanoj rimedojn por lernado kaj flegado.

 

Ĝi insistas, por ke aranĝoj estu deciditaj, en la celo lukti kontraŭ la subkuŝantaj kaŭzoj de la amasaj moviĝoj de rifuĝintoj kaj migrantoj.

 

neniammilitointerni.over-blog.com

Advertisements