Merkrede [24 maj 2017] matene ĉe la angulo de la norda herbejo en la stabejo de la UN, packonservantoj kaj diplomatoj gvidataj de Ĝenerala Sekretario de la UN Antonio Guterres funebris silente pri mortintaj packonservantoj, kiuj perdis siajn vivojn dum servo sub la flago de la UN.

 

Guterres diris en florkron-meta ceremonio, “Hodiaŭ ni memoras ne nur nian personaron en uniformoj, sed ankaŭ civilajn packonservantojn, kiuj oferis siajn vivojn – internaciaj funkciuloj, naciaj laborantoj kaj volontuloj de la UN.”

 

Blanka florkrono ornamita per blua rubando estis metita antaŭ vitra memoriga muro, sur kiu estas skribitaj vortoj “Memoru ĉi tie tiujn, kiuj oferis siajn vivojn por paco” en ses oficialaj lingvoj de la UN.

 

Statistikoj de la UN montras, ke 117 armeanoj, policanoj kaj civilaj blukaskuloj el 43 landoj mortis en servo en 2017. Por la mortintaj blukaskuloj, la Medalo Dag Hammarskjold estis aljuĝita postmorte al ili en alia ceremonio okazigita poste.

 

Adaptite el

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements