Eksa ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon [반기문 潘基文 pan.ɡi.mun] estis proponita kiel nova prezidanto de la etika komisiono de la Internacia Olimpika Komitato. La Internacia Olimpika Komitato voĉdonos pri la propono en sia 130a plena sesio en la perua ĉefurbo Limo septembre.

 

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, ke estas honoro por la Internacia Olimpika Komitato, ke Ban akceptis la kandidatigon. Li aldonis, ke Ban estas vaste rekonita pro siaj lojaleco, respondeco kaj honesteco en publika servo, kaj delonge li estas ankaŭ intima partnero de la olimpika movado.

 

Ban servis kiel ĝenerala sekretario de la UN dum la jaroj de 2007 ĝis 2016. Li diris, ke li havas honoron pri la kandidatigo por prezidanteco de la etika komisiono de la Internacia Olimpika Komitato kaj estas modesta kaj respondeca pri la ofico.

 

Yu

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements