Marde [13 jun 2017], Robert Pepper, kunordiganto de la UN pri Humanitara Helpo kaj Disvolvo de Okupata Teritorio en Palestino, reasertis, ke se Israelo efektivigos la decidon pri redukto de elektroprovizo al Gazao, tio certe kaŭzos kompletan paralizon de bazaj servoj de gravaj departementoj kiel purigado, akvoprovizado kaj traktado de malpura akvo, kaj alportos katastrofan rezulton al la regiono.

 

Pepper alvokis la Palestinan Nacian Aŭtoritaton, Hamas kaj Israelon meti publikan intereson de civitanoj en Gazao sur la unuan lokon, kaj alpreni necesajn rimedojn por eviti pli multajn humanitarajn katastrofojn.

 

Shanshan

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements