Proparolanto de la ĝenerala sekretario de la UN publikigis deklaron, kondamnante atakon kontraŭ civiluloj en la Somalia ĉefurbo Mogadiŝo.

 

La deklaro diris, ke Ĝenerala Sekretario de la UN Antonio Guterres kondolencas familiojn de la mortintoj kaj aprezas la reagon de la Somaliaj sekurectrupoj. Li diris, ke la UN subtenos plu la klopodojn de la registaro kaj popolo de Somalio por paco kaj stabileco de la lando.

 

Restoracio de iu hotelo en la distrikto Hodan de la ĉefurbo estis atakita per aŭtobombo merkrede [14 jun 2017] nokte. La atakanto stiris la aŭton en la hotelon kaj eksplodigis ĝin ĉe la enirejo de la restoracio. Poste li ostaĝigis almenaŭ 20 homojn en la restoracio kaj alfrontis kontraŭ policanoj. Laŭ la Somalia polico, almenaŭ 18 homoj estis mortigitaj kaj 19 aliaj vunditaj.

 

La Somalia ekstremisma grupo Al Shabaab deklaris sian respondecon pri la atako.

 

Yu

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements