La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde [15 jun 2017] aprobis rezolucion pri decidorekonstrui la kadron de la UN pri batalo kontraŭ terorismo, establi apartan oficejon por kunordigi ĉi-rilatajn klopodojn de la sistemo de la UN, kaj fortigi subtenon al la membroj por altigo de kontraŭterorisma kapablo.

 

Peter Thomsen, prezidanto de la 71a Ĝenerala Asembleo de la UN, diris en la kunveno, ke tio estas la unuafoja grava institucia reformado de post la enoficiĝo de António Guterres kiel ĝenerala sekretario de la UN. La aprobo de la rezolucio plialtigos la kapablon de la membroj en efektivigo de la Tutmonda Strategio de la UN pri Batalo Kontraŭ Terorismo.

 

Tiutage Guterres publikigis deklaron, per sia proparolanto,  ke li bonvenigas aprobon de la rezolucio, kaj esperas, ke ĉi-foja reformo de la framo de la UN pri batalo kontraŭ terorismo akcelos klopodojn de la UN preventi konfliktojn kaj antaŭenpuŝi longtempan pacon kaj disvolvadon.

 

Shanshan

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements