La 16an de junio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pere de sia proparolisto deklaris, ke li esprimas sinceran funebron pri la forpasinta Helmut Kohl, germana eksa ĉefministro.

 

La deklaro diras, ke Kohl estis ĉefministro, kiu restis sur sia ofico plej longatempe en moderna Germanio, kiu ludis gravan rolon en la paca reunuiĝo de Germanio nur je malpli ol unu jaro post kiam la Berlina Muro falis, kaj kiu, krome, helpis krei al Eŭropo la historian procezon de politika kaj ekonomia integriĝo.

 

La 16an de junio Kohl forpasis en sia hejmo en la aĝo de 87 jaroj.

 

Xiong

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements