En la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo (CDE) mankas atento al lingvaj demandoj, ĉefe pro ĝenerala malatento al la konsekvencoj, pozitivaj kaj negativaj, de lingva diverseco. Tiel asertis la Provizoraj Konkludoj de simpozio organizita de la Studo-Grupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kun subteno de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj organizaĵoj.

 

Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, UN-oficistoj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj) ĉeestis la simpozion ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 11-an kaj 12-an de majo. Ĝia celo estis ekzameni demandojn pri lingvoj kaj vundeblaj homgrupoj kaj ilia centreco en la disvolvo, realigo kaj sukcesa kompletigo de la CDE.

 

La simpoziaj ĉefparolantoj estis Christine Hélot, de la Universitato de Strasburgo, Francio, kaj François Grin, de la Universitato de Ĝenevo, Svislando, kaj referaĵojn prezentis fakuloj el dekduo da pliaj landoj. La simpozion malfermis podia diskuto inter reprezentantoj de la diplomatia korpuso, UN-oficistoj, NROj kaj la universitata medio: Ambasadoro Michael Ten Pow, Konstanta Reprezentanto de Gujano ĉe UN, Carole Maisonneuve, Kunordiganto de Publika Informado kaj Multlingvismo en la Fako de UN pri Ĝeneralasemblea kaj Konferenca Mastrumado, Christina Diez de ATD Kvaramonda Movado, kaj Humphrey Tonkin, emerita prezidanto de la Universitato de Hartford, Usono.

 

La referantoj, multaj el kiuj estis specialistoj kiuj dediĉas sian profesian vivon al komprenado de la rolo de la lingvo en la socio, ekzamenis individuajn komunumojn, evoluigajn projektojn kaj plej bonajn praktikojn. Ili substrekis la esencan rolon kiun ludas lingvoj en faciligo aŭ obstaklado de daŭrigebla evoluigo, precipe rilate al vundeblaj homgrupoj, esence heterogena grupo de unuavicaj interesohavantoj en atingo de la CDE.

 

Tri specoj de vundeblaj homgrupoj konsistigis la fokuson de la simpozio:

[1] konstante setlintaj rifuĝintoj/enmigrintoj;

[2] portempe setlintaj rifuĝintoj/enmigrintoj; kaj

[3] indiĝenaj aŭ lingvoheredaj lingvaj minoritatoj.

Ene de tiuj tri grupoj, plenaĝuloj kaj infanoj montriĝis sperti signife malsamajn lingvorilatajn defiojn.

 

La simpozion aŭspiciis pluraj organizaĵoj, inkluzive de Universala Esperanto-Asocio (organizaĵo en konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj kunlaboranta kun la Fako de UN pri Publika Informado), Centro por Aplika Lingvistiko (CAL), Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo Language Problems and Language Planning, kaj Esperantic Studies Foundation (ESF). Subvenciis CAL kaj ESF. Lokaj esperantistoj kiuj helpis en la organizado inkluzivis Ulrich Becker, Michael Brandini, Raul Garcia, Sofiya Soskina, and Allison Thorsen. Fina simpozia raporto aperos baldaŭ.

 

Informilo de Esperanto por UN, n-ro 29

esperantoporun.org

Advertisements