Klerigo por Tutmonda Civitaneco

Antaŭ unu jaro, la brancho de UNDPI (Fako pri Publika Informado de UN) okazigis sian jaran konferencon en Koreio. Ĉeestis dupersona delegacio de UEA. La laborlingvo de la konferenco estis la angla, kun minimuma interpretado de kelkaj aranĝoj en la korean.

 

La esperanta versio de la fina dokumento de la konferenco estis aldonita en la oficiala retejo.

 

Click to access ActionPlan-ES.pdf

 

Ankaŭ la neregistara organizo Global Campaign for Peace Education aperigis informojn en Esperanto pri la temo, kun iom da akompana materialo eble kreita per Google Translate.

 

Gyeongju Action Plan: NGOs join UNESCO in global citizenship education push

 

La agadplano celas “ke ĉiuj personoj povu realigi la aspirojn de la Tutmonda Tagordo 2030 por Daŭripova Evoluigo”. Kaj asertas ke “klerigo estas homa rajto, esenca al bonfarto kaj digno, kaj rolas ŝlosile en realigo de Tagordo 2030”. Ankaŭ ke iu “etoso de tutmonda civitaneco nepras por plenumi tiun kuraĝan, homcentran, universalan kaj planedsenteman evoluigan kadron”.

 

Pro tio la la dokumento konfirmas La gravecon de Celo por Daŭripova Evoluigo n-ro 4: “Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan klerigon kaj akceli tutvivajn lerneblecojn por ĉiuj”.

Unu penso pri “Klerigo por Tutmonda Civitaneco

  1. Tutmonda civitaneco estas tre grava ideo, kiun oni eĉ instruu ĉe lernejo. Laŭ mia sperto tio ne okazis, sed estas tre konsilinde inkludi tion. Povas esti parto de instruado de historio, geografio, aŭ politika scienco.

    Eta komento pri la esperant-lingva dokumento: titoloj de listoj prefere ne komenciĝu je la malsupro de la paĝo kie estas facile maltrafi ilin. Tio okazas dufoje ene de tiu ĉi dokumento, je la dua paĝo kaj je la tria paĝo.

    Dankon pro la laboro!

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s