Kune (angle: Together) estas kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj por akceli respekton, sekurecon kaj dignon al rifuĝintoj kaj migrantoj. La celoj estas malgrandigi la fremdulmalamegon kaj diskriminacion. Ankaŭ estas kreskanta ligo inter membroŝtatoj, privata sektoro, civila socio kaj homoj dediĉiĝitaj por ŝanĝi malfavorajn komprenadojn pri migrantoj kaj fortikigi socialan kunecon inter gastigaj komunumoj kaj rifuĝintoj.

 

“Nia devo al la homaro estas labori kune por anstataŭigi reciprokan timon per reciproka fido. Diverseco, en pluraj formoj, estas valoraĵo, ne minaco”, diris António Guterres, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

 

En la Novjorka Deklaracio, ĉiuj 193 membroŝtatoj de UN unuanime bonvenigis la kampanjon Kune kaj decidis efektivigi ĝin. La kampanjo okazos ĝis la subskribo de du tutmondajn interkonsentojn, unu pri rifuĝintoj kaj alia pri migrantoj, la duan duonon de 2018. La du interkonsentoj proponos regulojn pri la maniero per kiu la mondo traktos grandajn popolajn movojn.

 

Kune-strategio

 

– mobilizi homojn kaj tutmondajn civitanojn subteni rifuĝintojn kaj migrantojn;

– paroli kun gastigaj komunumoj kaj homoj kiuj maltrankviliĝas pri la alveno de rifuĝintoj kaj migrantoj;

– estigi fortajn, allogajn, konvinkajn paroladojn pri solidareco al rifuĝintoj kaj migrantoj, kaj sciigi pri avantaĝoj de migrado;

– grupigi bonajn raportojn de kaj pri rifuĝintoj, migrantoj, kaj iliaj gastigaj komunumoj;

– helpi gastigajn komunumojn, rifuĝintojn kaj migrantojn koni unu alian.

 

En la retpaĝo de la kampanjo vi trovas raportojn kaj materialojn. Vi ankaŭ povas rimarki la retpaĝojn de aliaj kampanjoj:

 

Legu pri la vivo de rifuĝintoj en: iamamigrant.org

 

Rigardu filmojn faritaj de junuloj en: pluralplus.unaoc.org

 

Partoprenu la kampanjo “Kontraŭstaru por la rajtoj de iu nun!”: standup4humanrights.org

 

Subskribu la petskribon: unhcr.org/refugeeday/us

 

together.un.org

Advertisements